PIV · 4211
evolu²i
evolu2i (ntr)
1 Iompostiome disvolviĝi; regule k laŭnature kreskadi aliformiĝante: E. evoluas laŭ natura k rekta vojo Z. ➞ evoluipovo.
2 Pasi tra diversaj iompostiomaj ŝanĝoj: kun la tempo, lia karaktero evoluadis ĝis ekstrema mildeco.
evoluo, evoluado
1 Iompostioma laŭnatura disvolviĝo k aliformiĝo: evoluo de la bestoj, plantoj, lingvoj; la teorio de la evoluado; la evoluado de la lingvo fariĝos per la senrompa vojo de neologismoj k arĥaismoj Z.
2 Iompostioma ŝanĝiĝo: la evoluo de la lingvaj teorioj, de la militaj metodoj. ☞ procezo. ➞ evoluhelpo, evolulando.
evoluigi. Gvidi al evoluo k nova stato.
evoluigo. Ago evoluigi; Σ Klopodo plibonigi la situacion de ekonomie malriĉaj evolulandoj.
evoluismo ⚥ Φ Scienca teorio, laŭ kiu la specioj originas el praformoj per evoluado. ☞ darvinismo, lamarkismo, transformismo, mutaciismo.
evoluisto. Partiano de evoluismo.
subevoluinta. Tia, ke ĝia evoluo estis ial malfruiĝinta: la tropikaj subevoluintaj zonoj; subevoluinta lando.