PIV · 4210
★evit/i
★evit/i (tr)
1 (iun) Peni ne renkonti: urson evitu, duonpatrinon ne incitu Z; ploranton ni evitas Z; eviti babilulojn B; mi ne povas eviti vidi lin; li estis malestimata k evitata de homoj Z.
2 (ion) Peni ne fari, ne uzi: eviti eraron; estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradukojn Z; pli facile estas eviti malbonon, ol korekti Z; kiu akvon evitas, droni ne timas Z; interkonsento, ke la novaj vortoj devas esti evitataj Z; kiom da senbezonaj plendoj povus esti evititaj! Z. ☞ eskapi.
3 Sukcesi ne esti trafita de io: eviti frapon, danĝeron, perdon Z, morton Z; ankoraŭ neniu evitis la sorton Z; ŝi kuris meze de la strato, ŝi evitadis nun la radojn k ĉevalajn hufojn kun lerteco Z. ☞ fuĝi, forkuri, sin (for)savi.
evito. Ago eviti: timo antaŭ la Eternulo kondukas al evito de malbono X.
evitado. Kutima konduto de tiu, kiu volas eviti ion: evitado de kritikoj estas konfeso de malforto.
evitebla. Tia, ke oni povas ĝin eviti: tiu elspezo estis evitebla per iom da lerto; evitebla peko X.
evitema. Penanta eviti la malfacilaĵojn: evitema respondo; li eviteme respondis la demandojn Z. ☞ malpreciza, singarda.
evitenda. Tia, ke oni devas ĝin eviti: evitenda ekskomunikito.
evitigi. Fari, ke iu povu eviti ion: kredeble li evitigis al mi multajn erarojn; instruo de saĝulo estas fonto de vivo, por evitigi la retojn de la morto X.
neevitebla. Tia, ke oni ne povas ĝin eviti: neevitebla malbono Z.
homevitulo. Mizantropo.