PIV · 4846
★front/o
★front/o
1 ⚔ La antaŭa linio aŭ parto de batalpreta armeo: metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo X; iri al la fronto; li mortis ĉe la fronto; (analoge) ĉe la fronto de la sekvantaro B; multe da sinjoroj, k en la fronto la kronprinco mem B; en la fronto de la kuranta anaro brilis flavaj ladoj Z.
2 ⚔ La direkto, al kiu rigardas formita soldatlinio: ŝanĝi la fronton; haltu! front!. ➞ frontŝanĝo.
3 Organizita unuiĝinta formitaĵo cele al vigla agado: la fronto de la laboristoj; la popolfronto (politika alianco de la laboristaj partioj k de la maldekstraj burĝaj partioj); (f) la ekonomia fronto.
4 Antaŭa parto de objekto: fronto de konstruaĵo, monumento, maŝino, aŭtomobilo; la fronto ĉe marbordo (promenejo inter la maro k la vicoj de domoj); frontartikolo (ĉefartikolo); fronto de monero, medalo (la flanko, sur kiu estas prezentita vizaĝo. ➞ dorso).
5 ❄ La tranĉlimo de disigo-facoj de diversdensaj aermasoj kun la terfaco: varma, malvarma, descenda fronto.
fronte. Sur la fronta flanko.
fronte al. Kontraŭrigarde al, vidalvide al.
fronti (ntr) Sin turni prezentante fronton kontraŭ io aŭ iu por batali: fronti kontraŭ malamikon, danĝeron, malbonŝancon; nia domo frontas kontraŭ (rigardas al) parko.
alfronti (tr) Fronti kontraŭ: alfronti defion, danĝeron, malsanon.
malfronta. Dorsflanka, malantaŭa.
leterfronto. La tuto de la indikoj presitaj aŭ gravuritaj fronte de komerca, oficiala letero.