← Reen al D

PIV · 3375

★dors/o

dors/o
Parto de la homa korpo, de la ŝultroj ĝis la gluteoj: porti ion sur la dorso; mi liberigis lian dorson de ŝarĝo X; teni sin dorso ĉe dorso; fremdan dorson bastoni Z; mano pekis, dorso pagas Z; turni la dorson al iu Z (pf: montri sian malŝaton); ĝi dependos de tio, kiajn fortojn ni sentos post nia dorso en la batalo Z (por nin apogi); mortigi iun de post la dorso Z (perfide).
Supera parto de la korpo de mamuloj, de la kapo ĝis la vosto: grimpi sur la dorson de ĉevalo; la kato ĝibigis la dorson.
👥 Malantaŭa, ordinare ne aganta parto de objekto aŭ organo: dorso de klingo, de segilo, de mano (mandorso); dorso de poŝtkarto, de pentraĵo, de libro, de folio; en la ĉambro staris brakseĝoj kun altaj skulptitaj dorsoj Z.
Supera kurba parto de objekto aŭ organo: la dorso de la nazo, de la piedo; la nuda dorso de l’ monto Z; ŝaŭmaj dorsoj de la ondoj; la dorso de la lango (tiu parto de la lango, kiu kuŝas kontraŭ la palato k la velo).
dorsa
Rilata al la dorso: la dorsaj muskoloj; dorsa arkaĵo de brakseĝo Z; la dorsa naĝilo.
🍁 Ekstera.
dorse
Ĉe la dorsa flanko: viajn malamikojn mi turnos al vi dorse X; fali dorsen.
En la direkto montrata de la dorso: la anasoj iris dorsen Z. inverse, kankre, retro.
dorsaĵo 🍴 La dorsa parto de manĝebla besto: aliaj sur (rostilojn) metas aprodorsaĵojn G.
dorsantaŭa. Havanta la dorson en la direkto al la celo: ĝi sidis flanke de ŝi, ĉar veturadon sur la dorsantaŭa loko ĝi ne povis traelporti Z.
surdorsigi
Meti ion sur ies dorson: surdorsigi selon al ĉevalo.
(evi) (pp ĉeko, kambio ks) = endosi.
azendorso 🏠 (pp vojo, ponto) Dudekliva, longforma, transversa konveksaĵo, konstruita pro teknikaj kialoj (azendorsa ponto) aŭ por malrapidigi la trafikon (urbovoja azendorso).
mandorso. Flanko de mano kontraŭa al la manplato.
ŝudorso. La supra parto de ŝuo, alfiksita al la plandumo. trasulko.