PIV 2020 · 12333
★pland/o
★pland/o
1 Suba plata parto de la piedo, kiu tuŝas la teron, kiam oni marŝas aŭ staras: li frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto X; Dio metis liajn malamikojn sub la plandojn de liaj piedoj Z (humiligis k subigis).
2 Plandumo: esti libera eĉ se sen plandoj ĉe la ŝuoj! Z; la vojo brulas sub liaj plandoj (li deziregas kiel eble plej rapide alveni). ➞ ŝnurŝuo.
3 Ⓣ Apogbazo.
planda. Rilata al la plando: planda doloro, veruko.
plandulo ♉ Animalo, kiu marŝas sur la plando, ekz. homo, urso.
plandumo. La malsupra plata parto de ŝuo: marŝi kun truitaj plandumoj.
alplandaĵo. Folio el korko aŭ simila substanco, tajlita laŭ la formo de la piedo k metita interne de ŝuo, por komfortiga aŭ ortopedia celo.
replandumi (tr) Meti novan plandumon al ŝuo: replandumi botojn.