PIV 2026 · Artikolo 7293
★kankro
Derivaĵoj en la artikolo 5
★ kankro ZOOL malgranda dolĉakva krustaco, kiu similas al omaro 1. superfamilioj Astacoidea (en la norda hemisfero) kaj Parastacoidea (en la suda hemisfero) li scias, kie la kankroj pasigas la vintron li estas tre ruza Z
Kankro
1 ASTR nordhemisfera konstelacio. Cancer
2 la kvara signo de la zodiako, tra kiu la suno pasas de la 22a de Junio ĝis la 23a de Julio. ➞ Kaprikorno, Tropiko de Kankro.
kankra rilata al kankro: kankra pinĉilo
kankre retroe.
amerika kankro speco de kankro vivanta en Ameriko. specio Faxonius limosus