PIV 2020 · 16075
★tropik/o
★tropik/o
1 🌄 Ĉiu el la du latitudaj paraleloj, kiuj kuŝas je 23°27’ norde (tropiko de la Kankro) k sude (tropiko de la Kaprikorno) de la ekvatoro.
2 🔭 Ĉiu el la du respondaj cirkloj sur la ĉiela sfero, kie Suno ŝajne turnas sian iron, atinginte sian plej grandan deklinacion.
tropikoj = tropiklandoj.
tropika
1 Rilata al la geografia aŭ astronomia tropiko.
2 Rilata al la tropiklandoj: tropikaj plantoj, malsanoj; tropika flaŭro, faŭno, varmo.
tropiklando. Unu el la landoj, kuŝantaj inter la tropikoj.
intertropika. Troviĝanta inter la du tropikoj: la intertropika zono, klimato.