PIV · 9093
★land/o
★land/o
1 Parto de la tersurfaco, rigardata kiel geografia apartaĵo: la fruktoriĉa lando fariĝis dezerto X; en la varmaj landoj Z; dezerto, lando ne loĝata X; tra lando de stepoj k kavoj X; en nia lando sin ne trovas montoj Z; en landoj transmaraj estas oraj arbaroj Z; mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento Z; la Promesita Lando X (Kanaano); (f) la lando de la revoj. ☞ grundo, regiono, tero. ➞ landinterno.
2 Teritorio kun historia specifeco, t.e. ligita kun nacio, etno ks: malamiko venis en nian landon Z; la regnestro de nia lando Z; li ne konis la landon de la Longobardoj Z; la famo kuris tra l’ tuta lando Z; en fremda lando Z; serĉante per la kor’ la grekan landon Z; lando de libereco, lando de estonteco (Usono), mi vin salutas! Z; landlimoj. ☞ regno, ŝtato.
3 Naskiĝejo, patrujo: mia vilaĝo restis por mi la plej kara lando; li fariĝis la fiero de sia lando Z; la junaj homoj eliru el la lando Z; sopiri al sia lando; la patrolando.
4 Loĝantaro de tiu patrujo: nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas brava Z; ĉu ne malpuriĝus per tio tiu lando? Z; se danĝero al la lando minacas k ankoraŭ estas eblo la landon antaŭsavi […] Z.
5 Σ En Aŭstrio k Germanio, unu el la teritorioj, kiuj konstituas la Federacion. ☞ kantono, provinco. Rim. Oni ne uzu la vorton lando en la senco de regno.
landa. Rilata al lando: landa strukturo, armeo; landaj apartaĵoj.
landano. Loĝanto de lando.
landido. Indiĝeno.
alilanda. Rilata al alia lando: lingvo, kiu taŭgas nur […] por lama rimedo en alilandaj hoteloj Z; tio estas alilandaj manieroj! diris la kardoj Z.
alilandano, alilandulo. Homo, apartenanta al lando alia, ol la aludita: multaj el niaj Usonaj amikoj, kiuj ankoraŭ ne havis la okazon aŭskulti E-on parolatan de alilanduloj Z.
eksterlando. Ĉio, kio estas ekster la koncerna lando: antaŭ ol finiĝos via trijara restado en la medicinaj lernejoj de l’ eksterlando, vi nin forgesos Z; el l’ eksterlando venas bataliloj Z; dank’ al nia penado ni baldaŭ ne bezonos honti antaŭ la eksterlando Z; ministro pri la Eksterlandaj Aferoj; vojaĝi eksterlande.
eksterlandano. Homo ne apartenanta al la koncerna lando.
enlanda. Rilata al la lando mem koncernata: la enlandaj aferoj; enlanda kongreso.
kunlandano. Samlandano: mi estas via kunlandano Z.
nenieslando. Parto de senmastra, nekulturata tero; speciale: ⚔ spaco inter du malamikaj tranĉeoj.
samlandano. Ano de la sama lando: malpaco inter samlandanoj Z; li estis Dano, nia samlandano Z.
Johano Senlanda (aŭ: «Sentera») Reĝo de Anglio (1199−1216), tiel nomata pro la perdo de siaj Franciaj feŭdoj.
tutlanda. Rilata al la tuta lando: tutlandaj societoj E-istaj Z.
evolulando. Tia lando, kiu ne povas progresi sen ekstera helpo (du kategorioj de evolulandoj estas: subevoluintaj k evoluantaj): la ŝuldoj de multaj evolulandoj estas jam gigantaj M.
fremdlando. Unu el la landoj, situantaj ekster la koncerna: bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu Z; en fremdlandon pelis ŝin la sorto Z; fremdlanda kreskaĵo, tro delikata por la ĝardenoj de la nordo Z; ŝia klereco estas tute ne granda, sed ŝi estas fremdlandulino Z.
hejmlando. La terpeco, kie oni naskiĝis, k kie oni havas sian hejmon: mia hejmlando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta loĝanto Z. ☞ patrujo.
Kuklando. Fantazia lando, en kiu abundas ĉiaj frandaĵoj k plezuriloj.
Mirlando. Fantazia lando, loĝata de feoj k plena de mirindaĵoj: Alico en Mirlando. Rim. -land ebligas formi nomojn de teritorioj
1 regataj de iu nobelo aŭ suvereno: duklando, graflando, princlando, reĝolando ktp;
2 loĝataj de iu popolo (Sin. ‑uj, ‑i): Finnlando, Pollando, Skotlando, Svislando ktp. Sed en kelkaj geografiaj nomoj ĝi estas vortoparto ne apartigebla: Nederlando, Holando, Kvinslando, Zelando k.a..