← Reen al L

PIV · 9396

★lim/o

lim/o
Linio, kie finiĝas kampo, ordinare markita per ŝtonoj: pro limoj k baroj malpacas najbaroj Z; malbenita estu, kiu forŝovas la limon de sia proksimulo X; li gardas limojn de la vidvino X; (analoge) ĉe la limo de la arbaro, de la erikejo, de la vilaĝo; Mi, kiu faris sablon limo por la maro X.
Linio, kie finiĝas teritorio ordinare difinita laŭ oficiala mapo: la limo de distrikto, provinco, lando; norde de la limo de Damasko ĝis Ĥamat X; fermi la limojn al la trafiko; pensoj iras trans limo sen pago k timo Z; oni ne plu aŭdos pri malfeliĉo k pereigo inter viaj limoj X; la limoj de lingva teritorio, de dialekto; la limo de la vitkultivo; difini Z, starigi Z, trapasi Z, superpaŝi Z limon.
(f) Linio, kie finiĝas io abstrakta: ĉio devas havi limon! Z; ĝi estas favoro kiu superas ĉiujn limojn Z; fremda animo estas abismo sen limo Z; resti inter la limoj de la bona gusto; (aparte, pri ies povo, kapablo ktp) la venĝo ne devas scii (koni) limojn Z; ne estos limo al mia malavareco; esti ĉe la limo de sia pacienco; meti limon al sia toleremo; transpaŝi la limojn de sia povo, de permesata polemiko; ĝia humoro fariĝadis tute sovaĝa k transiradis ĉiujn limojn Z.
£ Tia prezo, kiun la peranto devas ne malsuperi, vendante, aŭ superi, aĉetante.
limi (tr)
Esti ĉe la limo, formi mem la limon de io: Jordano limas oriente la landon X; longa muro limas tiuflanke la bienon; la parko limas la kampojn; (f) lia ĉagreno limis la malesperon; tio limas malrespekton.
= limigi 2: oni devas sin limi, sin discipline submeti Z; la arto de verkado eĉ se ĝi volas limi sin nur per farado de tradukoj […] Z; tiuj 28 sonoj ne ekzistas ie aparte en formo difinita k severe limita Z.
lima
Prezentanta limon: lima linio, signalo.
Estanta ĉe la limo: per milito preni Polujon tutan aŭ nur liman pecon? Z; lima okazo.
limigi
(iu) Fiksi, difini, montri per iu signo la limon de: delegitaro komisiita por limigi la novan teritorion; limigi parkon per fosaĵo, terenon per flagoj.
(iu aŭ io; f) Fiksi, haltige difini la disvastecon, la disvolviĝon de afero materia aŭ morala; malhelpi troan vastiĝon de io: monto limigas la vidon; limigi siajn penojn, sian esperon, sian ambicion; mi ne povis limigi per kelke da vortoj mian interparoladon kun vi Z; mi limigis min nur per tio ke mi skribis mallonge la dogmojn Z; pro manko de loko mi limigas min je la plej necesa Z; la tuta demando limigas sin (limiĝas) al jeno Z; la statuto limigas strikte la povojn de la direktoro; delegito kun limigitaj povoj; mi longan tempon limigadis min nur per revado Z. redukti, restrikti, kontentiĝi.
limiga. Prezentanta limigon: limiga kondiĉo, klaŭzo.
limigo, limigado. Ago de tiu, kiu limigas: naskolimigo (naskoreguligado); la limigado de la armadoj.
limiĝi. Esence konsisti el, ne esti pli ampleksa ol: ĉiuj liaj pretendoj limiĝas je la edziĝ-permeso.
apudlima. Estanta apud limo: ĉu ĝi estas urbo apudlima? Z; apudlima stacidomo.
ĉirkaŭlimi. Ĉirkaŭi kiel limo: marĉoj ĉirkaŭlimitaj de altaj domoj Z.
dislimi. Dupartigi: dislimi la harojn Z (diskombante ilin laŭ rekta linio); fari dislimon inter la okupita k la neokupita landopartoj. demarkacio.
samlima Z. Havanta almenaŭ unu saman limon kun: niaj du bienoj estis samlimaj; 🍁 samlimaj ĉeloj de epidermo.
senlima. Tiel vasta, granda, ke ĝi ne havas limon: senlima multego Z; kreitaĵo […] tiel senlima per siaj kapabloj! Z; senlima indulgo Z, furiozo Z, malĝojo Z; la ĉiela regno estas senlima, tiel same kiel la amo de Dio Z; senlima spaco Z, tempo; […] vi amas min senlime Z. senfina.
translimiĝi. Iri trans la limon: avertu la popolon, ke ili ne translimiĝu X.
aĝolimo. Aĝo, trans kiu oficisto, specialisto k.a. ne plu rajtas daŭrigi sian profesion, k devas emeritiĝi.
akvodislimo 🌄 Linio de altaĵoj, transe de kiu la akvoj fluas en diversaj direktoj.
altitudlimo Altitudo, ĉe kiu la altiĝrapido estas preskaŭ nula en normala atmosfero. Sin. plafono.
cedlimo Maksimuma punkto, ĉe kiu iu materialo ĉesas rezisti al la almetataj fortoj k plilongiĝas eĉ sub ago de etiĝanta forto.
elasteclimo Maksimuma punkto, ĉe kiu iu materialo, submetita al forto, ĉesas repreni sian originalan formon.
kurentolimigilo Organo aŭ aparato, ekz. rezistilo aŭ interuptoro, por limigi la kurenton en cirkvito je antaŭdifinita valoro.
landlimo. Limo 2 de lando: akompani iun ĝis la landlimo Z.
silabolimo. Limo, kiu apartigas du silabojn, antaŭ konsonanto, kiam la vokaloj estas apartigitaj per unu konsonanto (a-mo) aŭ per unu konsonanto plus likvido (e-blo, ne-pre), post la unua el ĉiu alia grupo de konsonantoj, kiam la vokaloj estas apartigitaj per pli ol unu konsonanto (ar-mi, es-tro, tem-plo). fermita.
streĉolimo Limo, ĉe kiu la streĉado riskas estigi rompon.
templimo. Difinita momento, antaŭ kiu io devas finiĝi: la komitato ne finis (sian laboron) al la difinita templimo Z; la templimo de la akcepto de la kontrakto falas en Oktobro. limtempo.
templima (pp borsnegoco) Tia, ke oni fiksas la prezon ĉe la kontraktado, k ke la livero kontraŭ tiu prezo plenumiĝos je posta difinita dato: templime aĉeti, vendi.