← Reen al R

PIV · 13248

redukt⁴i

redukt4i (tr)
Alkonduki al malpli grandaj proporcioj, dimensioj ks, konservante tamen la ĝeneralan originan strukturon: li reduktis la tutan sumon de la homaj ideoj al ĉirkaŭ 500 fundamentaj k komunaj Z; redukti geometrian figuron B; la direkcio de la fabriko decidis redukti la nombron de la laboristoj, de la laborhoroj; oni devis redukti la programon de loĝejkonstruado. limigi.
(f) Alkonduki al malpli bona aŭ malpli libera stato: la regno estis reduktita al stato de rusa provinco; redukti iun al silento, al mizero.
Aldoni elektrono(j)n al atomo, molekulo aŭ jono, forprenante ilin de oksidata aŭ reduktanta substanco: redukti kupran oksidon al kupro; redukti kvarvalentan titanon al trivalenta; reduktoreakcio. oksidi.
Fari redukton 3.
redukto
Ago de tiu, kiu reduktas: ĝenerala redukto de ĉiuj elspezoj en la nova buĝeto.
Operacio, per kiu oni reduktas kemiaĵon: redukto de salo.
Manovro, per kiu oni relokas jen luksaciitan aŭ frakturitan oston, jen delokitan organon (hernio, fimozo). taksiso.
redukta. Rilata al redukto: redukta peco (por kunligi du tubojn de malsamaj larĝoj).
reduktanto
Reduktanta substanco.
📷 Kemiaĵo, kiu aperigas la latentan bildon de impresita arĝenta bromido, reduktante el tiu ĉi salo la metalan arĝenton, kiu formos la bildon. rivelanto.
reduktejo Fortikaĵo interne de fortreso aŭ defendlinio, kien la garnizono retiriĝas post lasta defendo, kiam la eksteraj pozicioj estas okupitaj de la malamiko.
reduktiĝi. Iĝi reduktita: sub efiko de varmo la erco reduktiĝas al pura metalo; (f) finfine la tuta malkonsento reduktiĝas al diskuto pri la senco de unu vorto.
oksido-reduktiĝo. Reakcio, en kiu unu substanco oksidiĝas, dum alia samtempe reduktiĝas. redokso.