← Reen al H

PIV · 5888

★herni/o

herni/o Maso, formita de tuto aŭ parto de organo (plejofte la intesto) k elŝoviĝinta tra natura aŭ okaza aperturo el la kavo, kie ĝi normale enestas: umbilika, ingvena hernio; entordita aŭ strangolita hernio (en kiu la intesto estas streĉe premita inter la randoj de la aperturo); hernio de la intervertebra disko.
hernia. Rilata al hernio: hernia strangolo; hernia bandaĝo.