PIV · 14241
sinap²o
sinap2o 🍁 G. (Sinapis el brasikacoj), tre parenca al brasiko, de unu- k plur-jaraj herboj kun flavaj, odoraj floroj k kun silikvoj, unuope havantaj konusan aŭ pli-malpli platan bekon; 7 sp-oj el Eŭropo k la Mediteranea regiono, i.a. la
blanka sinapo (S. alba) uzata por prepari flavan mustardon: sinapa semeto pli malgranda ol ĉiuj semoj N; sinapa faruno; sinapa kataplasmo.