PIV 2026 · Artikolo 14242
sinapso
sinapso BIOL loko de kontakto inter la ekstremaĵoj de du nervoĉeloj aŭ inter nervoĉelo kaj muskola, glanda aŭ sensa ĉelo. ➞ septo.
ekscita sinapso sinapso ebliganta transpason de la nerva impulso de la antaŭsinapsa ĉelo al la postsinapsa.
inhiba sinapso sinapso inhibanta la transpason de la nerva impulso.