PIV · 2170
★brasik/o
★brasik/o
1 🍁 G. (Brassica el brasikacoj) de unu-, du- k plur-jaraj herboj, kun floroj ĝenerale flavpetalaj, kun preskaŭ cilindra ovario apenaŭ pli dika ol la mallonga stiluso, k kun longaj, bekohavaj silikvoj enhavantaj rondajn semojn po pluraj; ĉ. 35 sp-oj el Eŭropo, Azio k la Mediteranea regiono, kelkaj kultivataj kiel legomoj aŭ por oleo: legoma brasiko (B. oleracea), nigra brasiko (B. nigra), napo-brasiko (B. napus), rapo-brasiko (B. rapa). ☞ sinapo.
2 🌾 Ĉiu foli-, flor- aŭ tig-legomo aŭ furaĝplanto el la multaj kf-oj de la legoma brasiko aŭ de orientaj kf-oj de la rapo-brasiko. ☞ napo, rapo.
blanka brasiko 🌾 (kn) Kf. de la kapobrasiko kun blanka kapo.
Brusela brasiko 🍁 🌾 (kn) Kf. de la legoma brasiko (B. oleracea gr. Gemmifera) kun longa tigo portanta multajn, preskaŭ globformajn burĝonojn, kapetojn utiligatajn kiel legomon. Sin. burĝonbrasiko.
Ĉinia brasiko 🍁 🌾 (kn) Kf. de la rapo-brasiko (B. rapa gr. Chinensis) hejma en Ĉinio, jam de longe kultivata ankaŭ en subtropikaj regionoj, kun folioj ne formantaj kapon, manĝataj kiel legomo.
Italia brasiko. Brokolo.
krispa brasiko 🌾 (kn) Kf. de la senkapa brasiko, folibrasiko kun krispaj folioj, uzata kiel legomo aŭ por ornamo. Sin. sabeliko. ☞ ornama brasiko, senkapa brasiko.
legoma brasiko 🍁 Sp. de brasiko (B. oleracea) el marborda Eŭropo, unu- aŭ du-, kelkfoje plur-jara, multaforma, ĝardene kultivata. ☞ brokolo, Brusela brasiko, krispa brasiko, Savoja brasiko, senkapa brasiko, florbrasiko, kapobrasiko, tigobrasiko.
nigra brasiko 🍁 Sp. de brasiko (B. nigra) el Eŭropo k Azio, unujara, malmulte kultivata, kun semoj uzataj por produktado de manĝoleo.
ornama brasiko 🌾 (kn) Kf. de krispa brasiko kun ruĝaj, buntaj, pli-malpli entranĉaj folioj, uzata por ornamo.
Pekina brasiko 🍁 🌾 (kn) Kf. de rapo-brasiko (B. rapa gr. Pekinensis) el Azio, tre bongusta k pli digestebla ol la formoj de la ĝardena brasiko. Sin. pecajo.
pinta brasiko 🌾 (kn) Kf. de la kapobrasiko kun pintforma kapo.
ruĝa brasiko 🌾 (kn) Kf. de la kapobrasiko kun ruĝa kapo.
Savoja brasiko 🌾 (kn) Kf. de la legoma brasiko (B. oleracea gr. Capitata «var. sapauda») diferenca de la kapobrasiko pro okulfrape rete ripaj folioj.
senkapa brasiko 🍁 🌾 (kn) Kf. de la legoma brasiko (B. oleracea gr. Acephala) kun alta tigo k disaj folioj ne formantaj kapon; pluraj kf-oj, kultivataj por furaĝo, pli malofte por legomo aŭ ornamo. ☞ krispa brasiko, medolbrasiko, ornama brasiko.
brasikacoj 🍁 Fam. (Brassicaceae, sin. Cruciferae) de dukotiledonaj plantoj (precipe herboj), kies florojn karakterizas kvar liberaj sepaloj, kvar liberaj krucaranĝaj petaloj, 6 stamenoj, el kiuj du pli malgrandaj, k silikvo; ĉ. 3 000 sp-oj el 390 g-oj i.a. brasiko, aliso, drabo, eruko, hesperido, iberiso, kreso, lunario, rafano, sinapo. Sin. kruciferoj.
brasikata acido Ⓚ Organika acido, C22H42O2, troviĝanta i.a. en rapoleo.
arbobrasiko 🌾 Kf. de senkapa brasiko, aspektanta kiel eta arbo.
burĝonbrasiko 🍁 🌾 Brusela brasiko.
florbrasiko 🍁 🌾 (kn) Kf. de la legoma brasiko (B. oleracea gr. Botrytis), kun manĝebla, firma, blanka infloresko.
folibrasiko 🌾 (kn) Kf. de la senkapa brasiko, kultivata por folioj precipe uzataj kiel furaĝo. ☞ krispa brasiko.
furaĝbrasiko 🌾 (kn) Brasiko 2, kultivata por furaĝo.
ĝardenbrasiko 🌾 (kn) Brasiko 2, kultivata kiel foli-, tig- aŭ flor-legomo, por saŭrkraŭto aŭ por ornamo, ekz. florbrasiko, kapobrasiko, burĝonbrasiko.
kapobrasiko 🌾 (kn) Kf. de la legoma brasiko (B. oleracea gr. capitata «var. capitata») kun glob- aŭ kor-forma, firma burĝonego utiligata kiel legomo; ĝi inkludas diversajn kf-ojn: blanka, ruĝa, pinta brasiko.
marbrasiko. Mara krambo.
medolbrasiko 🌾 (kn) Kf. de la senkapa brasiko, kies alta k dika tigo enhavas karnan, manĝeblan medolon.
palmobrasiko 🌾 Kf. de senkapa brasiko, aspektanta kiel eta palmo.
rapo-brasiko 🍁 Sp. de brasiko 1 (B. rapa) kun pluraj kf-oj: gr. Rapifera (rapo 2), gr. Chinensis (Ĉinia brasiko) k gr. Pekinensis (Pekina brasiko).
tigobrasiko 🍁 🌾 (kn) Kf. de la legoma brasiko (B. oleracea gr. Gongylodes) kun mallonga karneca tigo tuberiĝanta iom super la grundo, manĝata kiel legomo.