PIV · 8591
kramb/o
kramb/o 🍁 G. (Crambe el brasikacoj) de plurjaraj herboj aŭ arbustetoj diferencaj de brasiko pro blankaj, kelkfoje ruĝetaj floroj k pro silikvoj el po du partoj: la supra ronda, unusema, la suba pedunklaspekta, sensema; ĉ. 20 sp-oj el Eŭropo, Azio, la Mediteranea regiono, Makaronezio k montaroj de tropika Afriko.
Hispania krambo. Sp. de krambo (C. hispanica), Mediteranea, kies semoj liveras oleon.
mara krambo. Sp. de krambo (C. maritima) el la marbordoj de U Eŭropo ĝis SU Azio, kultivata k uzata kiel legomo sub formo de etiolitaj junaj ŝosoj. Sin. marbrasiko.