PIV · 13175
★rap/o
★rap/o 🍁
1 🌾 (kn) Okcidenta kf. de rapo-brasiko (Brassica rapa gr. Rapifera), kultivata por tubera radiko, furaĝo aŭ oleoriĉaj semoj.
2 👥 Ĝardenrapo, pli speciale ĝia radiko.
3 = rapo-brasiko.
brasikrapo (evi) = tigobrasiko.
furaĝrapo 🌾 (kn) Kf. de rapo 1, dujara herbo, kies foliaro k tubera radiko estas uzataj kiel furaĝo.
ĝardenrapo 🌾 (kn) Kf. de rapo 1, unujara, kun dika radiko long-, glob- aŭ turbo-forma, havanta ŝelon diverse koloran (blankan, flavan, violete ruĝan, nigran), manĝata precipe kuirita.
oleorapo 🌾 (kn) Kf. de rapo 1, unu- aŭ du-jara herbo kultivata por semoj entenantaj ĉ. 40 % da oleo (rapoleo). ☞ oleonapo.