← Reen al R

PIV · 13174

★ranunkol/o

ranunkol/o 🍁 G. (Ranunculus el ranunkolacoj) de unu- k plur-jaraj herboj kun blankaj aŭ flavaj, kelkfoje ruĝaj floroj, 3−5-sepalaj, ĝenerale 3−5-petalaj, multastamenaj, k kun pluroblaj fruktoj (plurakenoj); kosmopolita g. de ĉ. 600 sp-oj, pluraj pororname kultivataj, dum kelkaj estas trudherboj en grenkampoj. buterfloro de la diablo.
ranunkolacoj. Fam. (Ranunculaceae) de dukotiledonaj plantoj – herboj, lianoj k kelkaj arbustetoj – kun hipoginaj floroj el ofte multaj k helicaranĝaj elementoj; ĉ. 2 450 sp-oj el 62 g-oj, i.a. ranunkolo, adonido, akonito, akvilegio, anemono, heleboro, klematito, nigelo, pulsatilo.