PIV 2026 · Artikolo 4468
fikario
fikario BOTA plurjara herbo kun klabformaj tuberaj radikoj ariĝintaj en fasketon, kun korformaj brilaj longpetiolaj folioj kaj kun flavaj floroj 6–12-petalaj; hejma en Eŭropo, okcidenta Azio kaj norda Afriko, humideja, iom venena, orname kultivata. genro Ficaria ➞ ranunkolaco.