PIV 2020 · 4469
fikci⁴o
fikci4o
1 Arbitre elpensita deklaro aŭ rakonto: poezio vivas nur el fikcioj.
2 Literatura ĝenro, konsistanta el tiaj fikcioj: romano de scienca fikcio.
3 Konvencie akceptata neveraĵo: ĝentila, diplomatia fikcio.
fikcia
1 Fantazie elpensita, neefektiva: fikciaj kontoj de bilanco B; ili elpaŝas antaŭ la mondon sub laŭtaj fikciaj titoloj Z; ili rakontas pri ia fikcia «komuna postulado de reformoj», pri ia fikcia granda danĝero Z; komitato havanta forton ne fikcian sed efektivan Z.
2 Akceptata laŭ pura konvencio: bankbiletoj estas fikcia mono. ☞ fidata.
fikcii (ntr) Arbitre elpensi: li fikciis, ke li verkis romanojn.
fikcieco. Eco de io fikcia.