PIV 2026 · Artikolo 4472

fiktiva

Litero F

fiktiva fantazie elpensita kaj neefektiva; malreala: mi ne devenas de la fiktivaj kaj ŝajnaj kristaninoj, sed de la veraj kaj katolikaj FPV humura filmeto pri la jarkunveno en fiktiva E-Asocio OE ekzistas ĉirkaŭ ducent dek verkoj de li, kvankam la plejmulto estas fiktivaj AKr Sin. fikcia 3.
1 Praktike oni uzas pli ofte fikcia ol fiktiva, sed la du vortoj ne ĉiam estas interŝanĝeblaj, ĉar fikcia havas ankaŭ aliajn sencojn.
fiktivo
1 fiktiveco.
2 io fiktiva: peza nokto sur min falas,
ruiniĝis mia vivo,
miaj vangoj velke palas,
ĉio estis nur fiktivo KKa
fiktiveco eco de io fiktiva: mi ne dubas ankaŭ pri la fiktiveco de la tuta biografio de s-ro de Beaufront Z