PIV 2020 · 4473
fikus/o
fikus/o 🍁 G. (Ficus el morusacoj) de laktosukohavaj arboj k arbustoj, kelkaj grimpaj, rampaj aŭ epifitaj, kies floroj sidas en kava, pirforma receptaklo, kiu kun sia enhavo formas kunmetan ŝajnfrukton (figon), enhavantan la verajn fruktojn (akenojn); ĉ. 750 sp-oj el la tropikaj k varmaj regionoj, multaj kultivataj por ornamo k pluraj por produktado de manĝeblaj figoj. Sin. figarbo 1.
Karia fikuso. Karikfikuso.
kaŭĉuka fikuso. Sp. de fikuso (F. elastica) el Hindio k Malajzio, alta arbo pasintece kultivata por produktado de kaŭĉuko sed nun precipe por ornamo. ☞ heveo.
karikfikuso. Sp. de fikuso (F. carica) verŝajne origina el SU Azio, arbo kultivata (ekde 4 000 j a.K.) en la Mediteraneaj landoj por manĝeblaj figoj, kiun en antikveco oni kredis origina el Kario. Sin. figarbo 2.