PIV 2026 · Artikolo 4463

★figo

Litero F★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. figarb/o
  2. figuj/o
  3. kaŭĉuk/a figarb/o
  4. ordinar/a figarb/o
★ figo BOTA frukto (kunmeta ŝajnfrukto) de figarbo, konsistanta el la maturiĝinta pirforma infloresko: figoj kaj granatoj kreskis sovaĝe Z ➞ figbirdo.
figarbo, figujo florarbo aŭ arbusto, kies frukto estas figo; ĉiuj enhavas blankan aŭ flavetan latekson; pluraj estas kultivataj por ornama foliaro aŭ produktado de manĝeblaj figoj. genro Ficus ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonaĵojn MT Sin. fikuso. ➞ morusaco, banjano.
kaŭĉuka figarbo figarbo el Hindujo kaj Malajzio: alta arbo pasintece kultivata por produktado de kaŭĉuko sed nun precipe por ornamo. specio Ficus elastica Sin. kaŭĉuka fikuso. ➞ heveo.
ordinara figarbo figarbo verŝajne origine el sudokcidenta Azio, kultivata (ekde 4000 jaroj a.K.E.) en la mediteraneaj landoj por manĝeblaj figoj, kiujn en la antikveco oni kredis origini el Kario 2. specio Ficus carica Sin. karia fikuso, karikfikuso.