← Reen al K

PIV · 7628

kaŭĉuk¹o

kaŭĉuk1o
Elasta gumo, konsistanta el preparita suko de diversaspeciaj plantoj laktosukriĉaj, industrie hodiaŭ nur de heveo; kaŭĉuko estas politerpeno, (C5H8)n, kun n = ĉ. 500−5 000: la kruda kaŭĉuko estas komercata kiel krepa aŭ kiel lamena kaŭĉuko; malmoligita kaŭĉuko (ebonito); sulfurigita kaŭĉuko; sinteza (artefarita) kaŭĉuko. gumo, gutaperko, plasto.
kaŭĉuka. Elfarita, tute aŭ parte, el kaŭĉuko: kaŭĉuka mantelo, fadeno, stampilo, tubo; kaŭĉukaj ŝtrumpoj, ŝuoj, botoj.
rekaŭĉuki (tr) Reprovizi eluzitan pneŭmatikon per nova kaŭĉuka rultavolo. vulkanizi.
spongokaŭĉuko. Tre supla kaŭĉuko, en kies mason oni penetrigis multajn aerveziketojn.