← Reen al S

PIV · 14967

★suk/o

suk/o
Likvo en la histoj de animaloj aŭ plantoj: elpremi la sukon de viando; citrona suko B; oni dispremis la mirtelojn per la piedoj, tiel ke la ruĝa suko gutis de la eriko Z; mi trinkigus al vi la granatsukon X; el sama tero devenas, saman sukon entenas Z; la suko de l’ vinberoj; stomaka, intesta, pankreata suko.
👥 Sevo.
(f) Kerna, spiritonutra parto: tiu libreto entenas la sukon de la doktrino; la suko de la juneco. medolo.
(slange) La benzino aŭ elektro, kiu funkciigas maŝinon.
suka. Sukplena: maturaj sukaj beroj Z; suke verda folio Z; (f) suka libro.
sukeco. Eco de io, kio estas sukplena.
sukplena, sukoplena. Abunda je suko: sukplena akvomelono Z; sukplenaj trunkoj de la kanoj Z; mi velkigas arbon sukoplenan k verdigas arbon velkintan X; ĉie li trovis sukplenan verdaĵon B.
sensuka. Ne plu entenanta sukon: sensukaj tigoj; sensuka (senhuma) tero Z; (f) fi al la sensuka tempaĝo de la kastritoj! Z.
sensukigi
Perdigi al io ĝian sukon: la dezerta vento sensukigis la arbetojn.
🍴 (pp viando, fiŝo) Trempi en malvarma akvo, por senigi je la sango aŭ je la ŝlimgusto.
sensukiĝi. Perdi sian sukon: sensukiĝis la vinbero Z; (la folioj) falis sur liajn sensukiĝintajn lipojn Z. elsekiĝi.
fruktosuko. Suko, elpremita el iuj fruktoj, ofte komerce vendata trinkaĵo.
kansuko. La dolĉa suko de la sukerkano.
kokossuko Vd kokoso.
laktosuko 🍁 Lakteca likvo, sub formo de akva emulsio entenanta diversajn substancojn, blanka, malpli ofte flava aŭ ruĝeta, kiu troviĝas en iuj ĉeloj aŭ tuboj (laktosukĉeloj aŭ laktosuktuboj; Sin. lateksoĉeloj, lateksotuboj) de semplantoj aŭ fungoj; ĉe kelkaj sp-oj ĝi estas medicine aŭ industrie uzata i.a. por produktado de opio ( opiopapavo), de kaŭĉuko ( heveo), de gutaperko ( palakvio) ktp. Sin. latekso.
pulposuko. Fruktosuko kun diserigita pulpo.