PIV 2026 · Artikolo 5920

heveo

Litero H

heveo BOTA monoika laktosukhava arbo, kun alternaj folioj, ĉiu kun tri folietoj, sur longa tigo; kun malgrandaj senpetalaj floroj kun akra odoro; tropik-amerika (precipe amazonia); ĝia ligno estas ĉarpente uzata, kaj el la laktosuko (precipe de Hevea brasilensis kaj Hevea guianensis) oni fabrikas kaŭĉukon. genro Hevea ➞ eŭforbiaco, kaŭĉukarbo, kaŭĉuka fikuso.