← Reen al E

PIV · 4161

eŭforbi/o

eŭforbi/o 🍁 G. (Euphorbia el eŭforbiacoj) de plantoj – unu-, du- k plur-jaraj herboj k arbustetoj, kelkaj sp-oj kaktosimilaj – plejparte monoikaj, kelkaj dioikaj, ĉiuj kun blanka, abunda laktosuko; kosmopolita g. de ĉ. 2 000 sp-oj, multaj ornamaj, kultivataj i.a. por okulfrape koloraj brakteoj.
eŭforbiacoj. Fam. (Euphorbiaceae) de ĉ. 8 100 sp-oj el 313 g-oj, i.a. eŭforbio, aleŭrito, heveo, krotono, merkurialo, ricino.
ipekeŭforbio. Sp. de eŭforbio (E. ipecacuanhae) el E Usono, plurjara, pasintece uzata same kiel ipeko 2.