PIV · 6707
ipek/o
ipek/o
1 🍁 Sp. (Psychotria ipecacuanha el rubiacoj) de plurjara Brazila herbo kultivata por radiko (ipeko 2) medicine uzata.
Amerika ipeko 🍁 Sp. (Gillenia stipulata el rozacoj) de NE-Amerika plurjara herbo, kies radikoj estas same uzataj kiel ipeko 2.
blanka ipeko 🍁 Sp. (Hybanthus calceolaria el violacoj) de tropikamerika plurjara herbo, kies radikoj estas same uzataj kiel ipeko 2.
Hindia ipeko 🍁 Sp. (Cryptocoryne spiralis el arumacoj) de Hindia plurjara herbo, kies radikoj estas same uzataj kiel ipeko 2.
viola ipeko 🍁 Sp. (Psychotria emetica, el rubiacoj) de tropikamerika plurjara herbo, kies radikoj, malriĉaj je emetino, estas uzataj kiel surogato de ipeko 2 aŭ por ĝin falsi.
ŝajnipeko 🍁 Sp. (Richardia scabra, el rubiacoj) de tropikamerika plurjara herbo, kies radikoj, sen emetino, estas uzataj por falsi ipekon 2.