PIV 2026 · Artikolo 13637
rubio
rubio BOTA plurjara herbo aŭ arbusteto, kun verticiloj de folioj lancetoformaj, kovritaj de etaj alteniĝantaj haroj; kun malgrandaj flavaj floroj en grapoloj; el Eŭropo, Afriko, Azio kaj Ameriko; iuj specoj uzataj por fari tinkturojn aŭ aliajn ĥemiaĵojn. genro Rubia ➞ rubiaco.
rubiaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas rubio. membro de la familio Rubiaceae (rubiacoj)
tinktura rubio speco de rubio, el suda Eŭropo kaj okcidenta Azio, pasintece multe kultivata por rizomo, el kiu oni produktis tre ruĝan kolorigan substancon (➞ alizarino). specio Rubia tinctorum