PIV · 16640
★viol/o
★viol/o 🍁
1 G. (Viola el violacoj) de malaltaj plantoj – unu-, du- k plur-jaraj herboj k kelkaj arbustetoj – kun unuopaj, 5-sepalaj k 5-petalaj, plejofte ruĝbluaj (violkoloraj), unuspronaj floroj k kun trivalvaj kapsuloj; subkosmopolita g. de ĉ. 400 sp-oj, pluraj kultivataj por ornamo, medicino, parfumoj aŭ konfitaĵoj, ekz. la
odora violo (V. odorata) el Eŭropo, Azio k Afriko, plurjara herbo kun longaj superteraj stolonoj k violkoloraj, bonodoraj, printempaj floroj.
viola. Havanta la koloron, kiun oni ricevas miksante ruĝon k bluon: fingroj violaj de malvarmo.
violego. Ĝardena penseo.
trikolora violo. Trikolora penseo.
transviola = ultraviola.
ultraviola ☐ (pp elektromagneta ondo) Havanta ondolongon malpli grandan ol 400 nanometroj k pli grandan ol tiu de la X-radioj (frekvencon superan al tiuj de la violaj radioj k malsuperan al tiu de la X-radioj).