PIV 2026 · Artikolo 11971
penseo
penseo BOTA speco de violo; el kvin petaloj nur unu direktiĝas malsupren.
ĝardena penseo hibrido, unu- aŭ du-jara, kultivata por ornamaj floroj grandaj, larĝaj (5–8 cm diametraj), okulfrape unu- aŭ pli ofte plur-koloraj. specio Viola × wittrockiana, sin. Viola wittrockiana Sin. violego.
trikolora penseo speco de violo el Eŭropo kaj Azio, kultivata por ornamo kaj medicino. Viola tricolor Sin. trikoloreto, trikolora violo.