← Reen al P

PIV · 11970

★pens/i

pens/i
(ntr) Praktiki la kapablon, per kiu ni formas k kunligas ideojn: mi pensas, do mi ekzistas B; mi estas tro laca, por klare pensi; kiu multe babilas, pensas malmulte Z; li parolis ne pensinte; libere pensi; tio donas al vi ion por pensi!. rezoni.
Praktiki tiun kapablon okaze de difinita objekto: a) (pri) pensi pri tiu demando oni povos nur post la paso de longa tempo Z; ŝi pensas pri kampo k aĉetas ĝin X; ŝi iris k pensis pri nenio Z; oni povis pensi nur pri ĝojoj k plezuroj Z; pri tio vi pensas malpli ol pri via marĉeja princino! Z; nun pensu (zorgu) iom ankaŭ pri viaj propraj infanoj! Z; antaŭ ĉio pensu pri vi mem! Z; ĝi pensis pri tio, kiel ĝi estis mokata k persekutata Z; ĝi tute ne pensis pri tio, kiom multe da okuloj ĝin serĉadis Z; b) kun neŭtra objekto (tr): tiu nur ripetas, kion aliaj pensis antaŭ li; ŝerce dirite, cele pensite Z.
Havi motivon por supozi, opinii: a) (+ subprop.): mi kredeble ne povos veni, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn Z; mi pensas, ke jes; ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon Z; sur la lago naĝis blankaj cignoj, pri kiuj oni antaŭe pensis, ke ili estas ŝaŭmo Z; ĉu vi pensas, ke ŝi volus naĝi? Z; ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj Z; b) (kun neŭtra objekto) (tr + pri) kion vi pensas pri mia projekto? B.
(+ inf.) Intenci: kiam vi eliris el nia magazeno, mi pensis kuratingi vin sur la strato Z; mi pensas kaŝi indiferentecon, dum mi ŝajnigas min indiferenta Z; kion vi pensas fari?.
penso. Tio, kion oni pensas: diversaj pensoj, pezaj k maldolĉaj, iris tra la kapo de G. Z; libere eldiri sian penson; pensoj iras trans limo sen pago k timo Z; estas malfacile sekvi viajn pensojn Z; tio okupis liajn pensojn Z; li povosciis plene esprimi siajn pensojn en tranĉskulptita peco da ligno Z; li, la penso de ŝia amo, ŝia tuta fiero Z; penso pri io, al iu.  fadeno.
pensado. La kapablo, per kiu ni pensas k praktikado de tiu kapablo: pensado estas neebla sen lingvo; ŝia eta kapo kliniĝis sub la pezo de la pensado.
pensema. Inklina, kutimiĝinta al pensado.
pensiga. Prezentanta temon por pensado, inspiranta pripenson.
pensulo, pensisto. Homo, kiu kutimas profunde pensadi: legado de verkoj de la grandaj pensistoj Z; oni ne bezonas esti pensisto, por tion diveni. filozofo.
antaŭpensi (tr) Prepari en penso, antaŭ ol agi: antaŭpensita krimo; pro ia neantaŭpensita eraro de nia flanko Z.
ekpensi (ntr) Abrupte ricevi en la menson ian penson: ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel alte super ĉiuj bestoj? Z; kio! ĉar viro ekpensas edziĝi kun ni, tial estas necese […] Z; ĝi sidis en angulo […], tiam ŝi pretervole ekpensis pri la freŝa aero k la lumo de la suno Z; ĉe tiu ekpenso li stariĝis.
elpensi (tr) Rezultigi ion per penso: ili elpensis tutan historion Z; elpensi malbonon X, mensogon X; mi simple elpensadis vortojn, penante, ke ili estu kiel eble plej mallongaj Z; elpensi aparaton B; li pulvon ne elpensis Z. eltrovi, inventi, malkovri.
elpenso. Produkto de penso: la dormo estas bela elpenso! Z; «Mensogo k elpenso!» li diris Z.
elpensinto. Tiu, kiu estigis ion novan per sia penso: kiom da suferoj k mokoj la elpensinto (de la vapormaŝino) devis elporti! Z.
enpensa. Absorbita en ia penso: ŝi estis ĉiam silenta k enpensa Z; ŝi enpense staris apud la pomarbo Z; li fariĝis ĉe tio tute enpensigita Z; ĉiu timas enpensiĝi serioze eĉ unu minuton pri la mokata ideo Z; Helga enpensiĝinte klinis sian kapon Z. mediti.
krompenso. Kaŝita penso.
nepensebla. Tia, ke oni ne povas aŭ volas pensi pri ĝi: tio estas nepensebla solvo; instinktoj, sentoj, rememoroj, kiuj forturnis ŝin de tiu vojo, kiuj faris ĝin nepensebla por ŝi Z.
pripensi (tr) Uzi siajn mensajn fortojn super iu objekto, por atingi juĝon aŭ decidon: vi aŭtomate ripetis tion, kion vi supozeble neniam pripensis Z; ni vivas ĉi tie de pli longatempe ol ŝi, tion ŝi devus pripensi! Z; pripensi respondon X; ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo X; donante nenion pretan, pripensitan k elprovitan Z; nepripensita parolo X; (abs) pripensu malrapide k agu decide Z; ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro aŭ Johano, sed pripensu mem! Z. konsideri, mediti, pesi, projekti.
pripensado. Ago de tiu, kiu pripensas: post pli longa pripensado li trovis […] Z; ne penu riĉiĝi, forlasu vian pripensadon X.
pripensema. Inklina al pripensado: vi estas tre pripensema k prudenta homo Z.
senpripensa. Ne havanta inklinon aŭ kutimon pripensi: malserioza k senpripensa karaktero; de senpripensa rekomendo venas ploro k plendo Z; kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas Z; la semitaĵo, kiun ni ŝutis en senpripenseco Z. frivola, vanta.
kaŝpenso. Penso, kiu gvidas ies agadon, sed kiun tiu kaŝas, por pli certe atingi la celon.
liberpensa. Ne agnoskanta dogmojn: li aliĝu al komunumo liberpensa Z.
liberpensulo. Homo liberpensa: liberpensulo, kiu oficiale apartenas al la komunumo hebrea Z.
profundpensa. Tia, ke oni ĝin serioze, profunde pripensis: profundpensa analizo de la esenco de amo Z; volu nun rakonti fabelon, ian profundpensan k edifan Z; eksterordinare profundpensa opinio Z.
trudpenso. Obsedo.