← Reen al M

PIV · 10066

★medit/i

medit/i (ntr) Longe fiksi k koncentri sian penson sur io; enprofundiĝi en pensado: vi meditis sur via lito pri tio, kio estos poste X; stomako malsata nur pri pano meditas Z; atendis, meditis, ĝis en tombon englitis Z; vero ne bezonas mediti nek spriti Z; plue M. ne povis mediti pri tiu malgaja historio Z; mia maniero de tradukado, kiu ofte devigas min longe mediti pri tiu aŭ alia esprimo Z. pripensi.
medito. Ago de iu, kiu meditas: li respondis post minuta medito Z; medito de iu pri io; fremda medito estas kaŝita Z; kontraŭ faro farita ne helpas medito Z.
meditado. Longa, daŭra medito: ŝi levis siajn brovojn kun komika mieno de pasanta meditado Z; Viaj leĝoj estas mia tuta meditado X.
meditema. Inklina al meditado: tiam ŝi fariĝis silenta k meditema Z.
primediti (tr) Mediti pri: mia kunulino primeditis k decidis jenon Z; primediti la vantecon de ĉio.