PIV · 4512
filozof¹o
filozof1o
1 Scienculo, kiu esploras k pritraktas la filozofion: pli da aferoj, ol en la lernejoj instruas filozofoj Z.
2 Praktike saĝa k trankvilanima homo, kiu pacience toleras la malfeliĉaĵojn: praktika filozofo Z; ĉu la pastraĉa babilaĵo povas kolerigi tian filozofon? Z.
filozofi (ntr)
1 Pensi, paroli aŭ konduti kiel filozofo: rezonado k filozofado panon ne donas Z; sen ia filozofado ĝi (la lingvo pola) metis la akcenton sur […] Z.
2 Saĝe k trankvile vivi, tolerante kun pacienco la malfeliĉaĵojn.
filozofi1o
1 Scienco pri la esencaj plej ĝeneralaj principoj k kaŭzoj de la estado: la filozofio de Kantio, de Sartro.
2 Ĝenerala koncepto pri la mondo: tio ĉi estas la filozofio de via malespero Z.
filozofia. Rilata al filozofio.
filozofii (ntr) Esplori k pritrakti problemojn de filozofio.