PIV 2026 · Artikolo 17216

filozofio

Litero F

filozofio FILO
1 scienco pri la esencaj plej ĝeneralaj principoj kaj kaŭzoj de la estado: la filozofio de Kantio la filozofio de Sartro ➞ filozofo.
2 ĝenerala koncepto pri la mondo: tio ĉi estas la filozofio de via malespero Z en lia filozofio ŝajne ne estis loko por emocio HLu
filozofia rilata al filozofio.
filozofii ntr esplori kaj pritrakti problemojn de filozofio: mi mem amas iafoje filozofii: iafoje per prozo, kaj alian fojon eĉ versetoj elsaltas Z li filozofias pri Dio kaj Eŭropo, pri la montaroj EGv➞ filozofi.