PIV · 8316
★konsider/i
★konsider/i (tr)
1 Atente esplori ĉiuflanke en la menso: min oni ja ankaŭ povus konsideri, diris la hirundo Z; la faraono apogis la kapon sur la mano, konsideris momenton k diris […] B; antaŭ ol agi, konsideru la sekvojn de via ago; li konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio Z; malpli esperu, pli konsideru! Z; ĉu en tia okazo (se mi tradormis duonon de la tempo en la patrujo) mi povas esti konsiderata? Z. ☞ esplori, mediti, pripensi.
2 Zorge atenti ion, kiel motivon decidigan por agi aŭ kiel alprenindan decidon: ne konsideru mian opinion, sed agu, kiel plaĉos al vi; eble oni konsideros tiun ĉi sugeston ĉe venontaj eldonoj; ni petas vin konsideri tiun karavanon por viaj kongres-aranĝoj; ili konsideris, ke ne estas inde perdi tempon por la lernado de lingvo Z; nun li devas konsideri rezignon de sia ofico; konsideri personojn (k ne nur pravecon de la partioj) ĉe juĝado estas nebone X; li foriris, ne konsiderante la doloron de siaj gepatroj; ankaŭ tiu argumento devas esti konsiderata. ☞ kalkuli kun.
3 Rigardi 6: mi konsideras lin kiel amikon; ŝi konsideradis tiun ĉi ringon kiel ringon de fianĉiĝo B.
konsidero
1 Funda esploro de io per la menso: longa konsidero savas de sufero Z; li fine konsentis post mallonga konsidero B; partopreni en la laboroj k konsideroj de la elektantoj Z.
2 Atento, kiun oni donas al iu el difinita motivo: montri konsideron al iu; ŝi certe postulus por si iajn apartajn konsiderojn Z.
konsideroj. Pensoj de tiu, kiu konsideras: konsideroj pri la grandeco k dekadenco de la Romanoj; la konsideroj de leĝo, de juĝdecido; tiaj kredeble estis la konsideroj, kiuj igis la episkopon eldoni […] Z; ĉiu el la premioj estas donita laŭ tute justaj konsideroj Z; specialaĵo bazita sur pure praktikaj konsideroj Z.
konsidere. Kun konsidero al: konsidere la zorgojn, kiuj ŝin ĉirkaŭis, la manĝo ne povis okupi grandan lokon en ŝiaj pensoj Z. ☞ pro, koncerne, rilate.
konsiderado. Longa aŭ daŭra konsidero: ĝi povis rigardi en la ĝardenon, tial ĝi havis sufiĉe da floroj k kreskaĵoj por konsiderado Z; kiu li estas en la konsiderado (el la vidpunkto) de rango? Z; ŝi nur malofte zorgadis pri abstraktaj konsideradoj Z; li daŭrigis siajn metafizikajn konsideradojn.
konsidereco. Konsidero 2: se vi hezitas plenumi la postulon de ĉi tiu sinjorino pro konsidereco rilate min […] Z.
konsiderema. Serioza k pripensema.
konsiderinda. Tiel grava, ke ĝi meritas konsideron: konsiderinda, nekonsiderinda argumento.
rekonsideri. Denove konsideri ion, kion oni jam decidis: la konsilantaro rekonsideris la decidon de la antaŭa kunveno.
senkonsidera
1 Senceremonia, senpripensa.
2 Havanta nenian respekton al iu.