PIV 2026 · Artikolo 12768

★pro

Litero P★ Fundamenta

★ pro prepozicio
1 kaŭzo de ago: pro multo da arboj li arbaron ne vidas Z pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela Z liaj okuloj ĉesis funkcii pro maljuneco MT pro manko de loko ni ne povas tie ĉi elkalkuli ĉiujn verkojn Z unu el la fraŭlinoj pro li perdis fianĉon komparu: kaŭze de Ⓔ Z miaj palpebroj malleviĝis pro stranga dormemeco Z
2 motivo de ago: ni venis pro serioza afero Z mi ridas pro lia naiveco FE li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco FE mi timas pro la urbo Z trinki pro ies sano Z pro pano kaj mosto ili kunvenas MT oferojn ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi MT restu! pro Dio! ➞ per Z pro ĝentileco mi demandis lin, ĉu li nenion havas kontraŭ mia elekto Z pro plezuro pro formo potenculon ni demandas Z li demandis ŝin, pro kio ŝi ploras FE
1 La distingo inter kaŭzo kaj celo de ago ne estas ĉiam klara, kaj tial la prepozicioj por 1 kaj pro povas havi sencojn preskaŭ identajn. Oni ne povas diri morti por nesingardemo anstataŭ morti pro nesingardemo; sed inter morti por la patrujo kaj morti pro la patrujo ekzistas nur nuanco: la unua esprimas plivole la entuziasmon, la dua la rezignacion. Same pri pagi monon pro io (oni insistas pri la elspezo) kaj pagi monon por io (oni insistas pri la akiro). En ĉiuj egiptoj ekfosis pro akvo por trinki MT, Zamenhof ne skribis «por akvo» nur por eviti ripeton, sed pro estus tie pli konvena.
3 (arĥaismo) objekto, kiun oni interŝanĝas kontraŭ alia: kion vi donos pro tio? Z pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi tritikon MT David aĉetis la bovojn pro kvindek sikloj da arĝento MT manĝaĵon aĉetu de ili pro mono MT ili vendu la vivan bovon kaj dividu inter si la monon pro ĝi MT kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi MT ili demandis, kiom li postulas pro la feloj Z okulon pro okulo, denton pro dento MT niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro anstataŭ la loĝantoj de la lando MT vi manĝos grenon malnovan , kaj vi elportos la malnovan pro anstataŭ la nova MT ne prenu elaĉeton pro animo de mortiginto MT ➞ kontraŭ 5, por ① 3, por ① 4.
pro tio, ke subjunkcio kaŭzo aŭ motivo: mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn MT vi vidas do, ke vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi ne plenumis vian deziron Z ➞ ĉar 1, tial, ke.