← Reen al P

PIV · 11790

★parol/i

parol/i
(ntr) (iu) Uzi idiomon per la voĉorganoj: la floroj ja ne povoscias paroli! Z; infaneto, kiu apenaŭ komencas paroli; en la tempo, kiam la bestoj parolis; paroli mallaŭte, flustre, forte; ekzistas tiaj homoj, kiuj parolas, antaŭ ol ili pensas Z; se vi senfine parolos, de ĝi (tio) la poto ne bolos Z.
(iu) (tr) Esprimi senton aŭ penson per vortoj, uzante la voĉorganojn: paroli maljustajn vortojn Z, sensencaĵon Z, flataĵojn Z; paroli klare Z, malkaŝe Z, flue Z, kuraĝe Z, intime Z; ĉi tie oni parolas en E. Z; ĉu vi parolas nian lingvon? Z; paroli ruse Z; en Svislando estas parolataj kvar lingvoj; paroli dolĉe en la orelon Z (flati); paroli al la delegitoj, antaŭ la kongreso; paroli al si mem Z; per nia kor’ parolas al ni dioj Z; paroli por iu, por ia propono; per petegado parolas malriĉulo X; mi parolas pri leono Z; inter generaloj parolu pri bataloj Z; (analoge) paroli per gestoj; de longe la historio plu ne parolas pri tiu gento; neologismoj, pri kiuj mi parolis en la antaŭparolo al la Fundamento Z; (abs) koro tro plena – buŝo parolas Z; tiele parolis Zaratuŝtro. aludi, deklari, oratori, proklami, prononci, raporti.
(ntr) Konversacii: sed iru, parolu kun virino! Z; ŝi ofendiĝas k tute ĉesas paroli kun mi Z; buŝo kontraŭ buŝo Mi parolas kun li X.
(io) (ntr) Havi klaran signifon, esti signifoplena: la faktoj, la ciferoj parolas per si mem B; mia pasintaĵo parolas por mi; ni ekzamenu la motivojn, kiuj ŝajne parolas por la propono; tiaj rimedoj parolas pli al la sentoj, ol al la racio; ŝi rigardis nin mute, per parolantaj okuloj.  elokventa.
parolo
Kapablo esprimi senton aŭ penson per artikigitaj vortoj: la parolo estis donita al la homo; subite senigita je la parolo; li estis tiel emociita, ke li perdis la parolon; al tiu portreto mankas nur la parolo; parolo estas arĝento, oron similas silento Z.
Plenumo de tiu kapablo: la prezidanto donis la parolon al la raportonto; rifuzi al iu la parolon; la parolo venas nun al vi; interrompi ies parolon.
Unu aŭ pluraj vortoj, esprimantaj senton aŭ penson: trafi per la parolo rekte en la vizaĝon Z; parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo Z; montras parolo, kion cerbo valoras Z; via parolo estas tute ne komprenebla Z; lia parolo fluas dolĉe k agrable Z; malamanto havas maskitajn parolojn X; ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo X; en lingvoj naturaj pri nenio simila povas esti parolo Z; ne pri tio estas la parolo!; vi estas multe pli estiminda ol via parolo Z.
Serio da frazoj aŭ versoj pri difinita temo, direktataj al publiko: mi aŭdis, kiel vi unu fojon deklamis parolon (de dramo) Z; li mensogas, kiel funebra parolo Z; eble vi atendas de mi ion […] palan k senenhavan, kiel estas ordinare la oficialaj paroloj: tian parolon mi tamen ne povas doni al vi Z; pri miaj kongresaj paroloj mi jam de longe intencas eldoni ilin en formo de aparta volumo Z.
Promeso, esprimita per vortoj: doni al iu sian parolon, ke […]; fidi ies parolon; kaptito laŭ parolo. vorto 5.
Pervorta esprimado de penso, rigardata el gramatika vidpunkto: la rekta parolo, la nerekta parolo, la partoj de la parolo Z (diversaj kategorioj de vortoj). parolelemento, parolfiguro, parolturno.
parola. Esprimata per parolo: parola ordono, promeso.
parole. En parola maniero: ni faris la kontrakton ne skribe sed parole Z. buŝe, voĉe.
parolaĉi Z. Paroli fuŝe, malagrable aŭ sensence.
paroladi (ntr) Ripete aŭ daŭreparoli: pri vi li tiel ofte paroladis! Z.
parolado
Ripetita aŭ daŭra ago de iu, kiu parolas: lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin Z; al malsaĝulo ne konvenas alta parolado X; mi ne diras eĉ vorton, ĉar per parolado mi nenion gajnos Z; la Skitoj ne tre ŝatas paroladon Z; permesi al iu paroladon en Ido la KKK ne havas la rajton Z; (f) unu el la plej gravaj rimedoj por vastigi nian aferon estas konstanta parolado pri ĝi en gazetoj Z.
Oratoraĵo: li eldiru la solenan malferman paroladon Z; li komencis serion da publikaj paroladoj Z; se la C. O. volus tuj presigi mian kongresan paroladon Z. diskurso, oracio.
Konversacio: komencis la paroladon ia svatiĝanto Z; el la parolado kun li mi konvinkiĝis, ke […] Z; sed kian paroladon inter princoj mi vidas! Z.
parolanto. Tiu, kiu parolas: li estas bona parolanto Z; parolanto semas, aŭdanto rikoltas Z.
parolema. Inklina facile, multe paroli.
parolarto. Arto trafe k elokvente paroli. retoriko.
alparoli (tr) Direkti sian parolon al iu: la fremdulo senĝene min alparolis; fari alparolon al la studentoj.
antaŭparolo. Akcesora antaŭa parto de iu parolado aŭ verko, destinita klarigi la temon, la celon, la metodon: la oficiro komencis sen ia antaŭparolo Z; antaŭparolo liberigas de postparolo Z; la antaŭparolo al la Fundamento Z.
ĉirkaŭparolo. Maniero de parolo, per kiu oni ne rekte, sed neprecize esprimas sian penson, penante kaŝi sian ĝenatecon per multo da vortoj.
ekparoli (ntr) Komenci paroli.
elparoli (tr)
Prononci: malrapide elparolante ĉiun vorton k speciale akcentante Z; la elparolado de la vokaloj devas esti nek tro longa, nek tro mallonga Z; ĉu la diritaj vortoj estas malfacile elparoleblaj? Z.
Elfluigi la vortojn en propra maniero: lia elparolado estas tre rapida, hakata, hezitema.
fuŝparoli (tr) Malbone sin esprimi en difinita lingvo: li fuŝparolas kvin-ses lingvojn.
interparoli (ntr) Konversacii: oni multe interparolis en la kulisoj antaŭ la oficiala debato. intertrakti.
interparolo, interparolado. Konversacio: Georgo pensis dum la nokto pri tiu interparolo Z; telefona interparolo; ili komencis inter si interparoladon Z; por ke li ne povu aliĝi al la interparolado Z.
kontraŭparoli (tr aŭ ntr). Oponi per parolo: en la daŭro de via tuta vivo vi neniam kontraŭparolis al mi Z; vi povos ja en la kongreso libere kontraŭparoli Z; tial mi ne volas ion kontraŭparoli Z.
kontraŭparolo. Kontraŭbatala argumento: kiam ni legas tiujn kontraŭparolojn, kiujn oni tiam faradis al Kolumbo Z; sensencaj kontraŭparoloj Z.
kontraŭparola. Esprimanta kontraŭparolon: (f) ŝia rideto estis alia, ol matene, ne kontraŭparola al la malgaja esprimo de la okuloj Z; ĉu estas fizike eble, ke ni mem de nia propra volo enkonduku tiujn ĉi reciproke kontraŭparolajn proponojn? Z. (mem)kontraŭdira.
misparolo. Nekonscia eraro en la parolo.
postparolo. Parolo, postiranta verkon, por ĝin konkludi aŭ aldoni informojn, kiujn oni ne povis pli frue doni.
priparoli (tr) Pritrakti ion per interparolo: por ke ni povu ĉion bone priparoli, mi intencas resti 5−6 tagojn Z.
proparolanto. Tiu, kiu parolas anstataŭe de iu aŭ favore al tiu: estu mia proparolanto antaŭ la reĝo!.
reparoli (ntr) Denove paroli: kiu reparolas pri la afero X.
senparola. Ne dotita, ne provizita per parol(kapabl)o: senparola besto; senparola filmo.
senparole. Ne dirante unu vorton.
aŭdparolilo. Movebla parto de telefono, per kiu oni aŭdas k parolas.
kuracparolo. Magia formulo, per kiu sorĉisto pretendas kuraci: se mordis la serpento, sen kuracparolo jam ne utilas […] X.
laŭtparolilo
Aparato, por laŭtigi la voĉon k aŭdigi ĝin pli malproksime.
Aparato, transformanta la elektran kurenton en sonondojn. diafragmo 5, aŭdilo, membrano.
nazparoli Z (ntr) Tiel paroli, ke la sonoj trapasas ĉefe tra la nazo.
pikparolo. Moka, ofendeta parolo: la ordinara celpunkto de ŝiaj pikparoloj estis la kompatinda S. Z.
ŝvelparolo. Bombasto.
ventroparolisto Z. Persono, kiu scias tiamaniere elparoli, ke ties voĉo ŝajnas deveni el alia loko.