PIV · 13408
retor²o
retor2o
1 Ĉe la antikvuloj: homo instruanta la arton trafe k elokvente paroli.
2 (f) Oratoro, kies parolo estas tro afekta, malsincera aŭ senenhava.
retoraĵo. Elokventa peco: por kompreni sentencon k retoraĵon X.
retorik1o
1 Teorio de la arto trafe, konvinke k elokvente paroli antaŭ publiko: la elokventeco naskiĝis antaŭ la reguloj de la retoriko; traktaĵo pri retoriko. ➞ dispozicio, elokucio, invencio.
2 Tiu arto mem: instrui retorikon.
3 (ark.) Stilistiko, arto bele verki.
retorika. Rilata al retoriko: la retorika arto, retorikaj figuroj (stilfiguroj, parolfiguroj); (analoge) retorika demando (nur forma, ne informopetanta).
retoriki. Uzi retorikajn rimedojn: li stumble retorikis JC.