PIV · 13409
retort¹o
retort1o Ⓣ Vitra, metala aŭ (malofte) fajenca sferforma vazo, kun longa, kurbe fleksita kolo, uzata por varmekstrakti gason el karbo, metalon el erco k.a., aŭ kiel simpla distilujo: viva estaĵo ne povas esti kreita en la retorto de ĥemiisto Z.
retorta
1 Rilata al retorto: retorta karbono (formiĝanta en la retortoj de gasfabrikoj).
2 Farata en retorto: retorta provo Z (pf: kabineta); retorta kreaĵo.