PIV 2026 · Artikolo 17905

retoriko

Litero R

retoriko
1 arto trafe, konvinke kaj elokvente paroli antaŭ publiko: instrui retorikon la elokventeco naskiĝis antaŭ la reguloj de la retoriko traktaĵo pri retoriko ➞ dispozicio, elokucio, invencio.
2 (arĥaismo) stilistiko; arto bele verki.
➞ retoro, parolarto.
retorika rilata al retoriko: la retorika arto retorikaj figuroj stilfiguroj kaj parolfiguroj (analoge) retorika demando nur forma, ne petanta informon
retoriki uzi retorikajn rimedojn: li stumble retorikis JCa