PIV · 3273
dispozici/o
dispozici/o
1 Maniero, en kiu io estas aranĝita por iu destino; interrilata pozicio de la partoj: ŝanĝi la dispozicion de ĝardeno; studi la dispozicion (aranĝiĝon) de la steloj.
2 ♧ Tiu parto de la retoriko, kiu traktas la ordan aranĝon de kolektitaj ideoj, argumentoj aŭ pruvoj, k la uzadon de metodoj por akiri la atenton de publiko. ☞ invencio.
3 (ordinare plurale) Kio estas difinita, kiel esprimo de ies volo; plano, preparoj: la generalo faris siajn dispoziciojn por la batalo; testamentaj dispozicioj; la diversaj dispozicioj de la leĝo.
4 Temperamento, natura emo al (malsano, arto ks), natura stato, kiu kapabligas fari ion: la psikaj dispozicioj; oni ne heredas la kvalitojn mem, sed la dispoziciojn por ili; la dispozicioj devenas el la genotipo; li havas grandan dispozicion por la muziko. ☞ diatezo.
dispozicia. Rilata al dispozicio aŭ dispozicioj.
dispozicii. Estigi, fari dispozicion:
1 (tr) lerte dispozicii sian tempon;
3 (ntr) dispoziciu hodiaŭ, ĉar eble morgaŭ vi mortos;
4 (tr) vino dispozicias al dormo; ⚕ limfatismo dispozicias al tuberkulozo k rakitismo. ☞ agordi, aranĝi, disponi, plani.