← Reen al A

PIV 2020 · 231

★agord/i

agord/i (tr)
𝅘𝅥𝅰 Starigi la ĝustan rilaton inter la sonoj de instrumento aŭ de pluraj instrumentoj de orkestro: la violonisto agordis sian violonon; ĉe cimbal’ (zimbalono) du lernantoj agordas nove kordojn, provas ilin zume G; en la kapo de violono estas agordaj kejloj.
Alĝustigi cirkviton, por ke ĝi funkciu laŭ la dezirata frekvenco: agordi radioricevilon.
(f) Vibrigi la kordojn de ies animo en difinita maniero: diru, frateto, ĉu ne la mizero vin tiel agordas? Z; ree ŝi agordis la vizaĝon severe G; tiuj mensogoj agordis vin maljuste kontraŭ li.
💻 Elekti konvenajn valorojn por la parametroj, kiuj difinas la funkciadon de komputila programo: agordi novan programon. instali.
agordo
𝅘𝅥𝅰 Ĝusta rilato estigita inter la diversaj sonoj de unu aŭ pluraj instrumentoj: la agordo de via tria kordo estas malĝusta. akordo.
Egaleco de frekvenco de la osciloj en du kuplitaj cirkvitoj: akuta agordo (per kiu ĉiu sendostacio estas subtile agordebla inter tre najbaraj limoj sur la staciplato); unuturnila agordo (en kiu la reguliloj por la diversaj altfrekvencaj cirkvitoj estas grupigitaj k moveblaj per unu sola turnilo).
(f) Emo, humoro: doni al la interparolo pli ĉiutagan agordon B; tia politika situacio kreas agordojn momente malfavorajn por nia movado. tono.
Speco de rimo, en kiu samsonas nur la konsonantaj elementoj, ekz. «ondo / abundo»«post festo venas fasto». asonanco.
agordiĝi. Iĝi agordita: lia animo agordiĝis pie Z.
agordilo
Levilo, provizita per ingo por turni la agordostiftojn.
(evi) = agordoforko.
agordisto. Tiu, kiu profesie agordas la instrumentojn: agordisto de piano.
alagordi. Igi taŭga per ago simila al agordo: ŝi ne kapablis alagordi sian voĉon […] al la tonoj de almozpetado Z.
misagordi
Malĝuste agordi muzikilon.
Tiel agordi cirkviton (ricevilon ktp), ke ĝi ne funkcias laŭ la dezirata frekvenco.
(f) Malbonhumorigi.