PIV · 1259
asonanc²o
asonanc2o ♧
1 Sonfiguro, konsistanta en la ripetado de unu sama aŭ simila vokalo en la sinsekvaj vortoj de frazo, ekz. en «Noktuo jam ululis sur forumo» aŭ «Mia magia akvilegio», kie u aŭ i faras asonancojn. ☞ aliteracio.
2 Kvazaŭrimo kun samaj akcentaj k postakcentaj vokaloj k malsimilaj konsonantoj; ekz. «faros – baron» aŭ «fervore –korten».