← Reen al A

PIV · 1260

★asparag/o

asparag/o
🍁 G. (Asparagus el asparagacoj) de plurjaraj herboj aŭ malaltaj tufarbustoj, iuj grimpantaj, kun maldikaj, multabranĉaj tigoj, kun etaj, skvamecaj folioj k kun ofte delikate fadenformaj kladodioj; 130−140 sp-oj el Eŭropo, Azio k Afriko, pluraj pote kultivataj k unu, la
oficina asparago (A. officinalis), kultivata kiel legomo.
👥 Juna, fragila, legome uzata ŝoso de asparago 1, precipe de la oficina asparago: 🍴 asparagoj kun butero, asparagosupo.
asparagino Amida aminacido, CONH2-CH2-CHNH2-COOH, unu el la 20 ĉefaj aminacidoj de la proteinoj, grava rezervoformo de amonio ĉe plantoj, i.a. en ŝosoj de asparago.