← Reen al S

PIV · 15003

★sup/o

sup/o 🍴 Likva manĝaĵo, konsistanta en akvo, en kiu estis kuiritaj diversaj ingrediencoj: legoma (magra) supo; vianda supo Z; la supo kun la reveme naĝantaj buletoj Z; avena, cepa, okzala, piza, porea supo; supo el bova vosto, el tomatpureo; (f) inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo Z. buljono, konsomeo, bujabeso.
supujo. Vazo, en kiu oni surtabligas la supon.
fiŝsupo. Supo el fiŝoj k legomoj, kuirita en akvo aŭ blanka vino: Provenca fiŝsupo spicita per ajlo, safrano (bujabeso).
jogurtsupo. Refreŝiga supo el jogurto, ajlo k kukumpecetoj, ŝatata en Bulgario.
kremsupo. Supo kremeca aŭ kun kremo: asparaga, kukurba kremsupo.
laktosupo. Flueca manĝaĵo, malsimila laŭ landoj, el lakto k io kuirita en ĝi, ekz. faruno, grio, pastaĵoj, legomoj.
nebulsupo (f) Tre densa, nebula atmosfero: sur Venuso regas densega atmosfero, vera nebulsupo.
oksovostosupo. Bruna, pikanta supo aŭ buljono el viandopecetoj de oksa vosto.
testudsupo. Supo el karno de kelonioj (martestudoj). salangano.