PIV · 15606
★testud/o
★testud/o
1 ♉ Surtere vivanta reptilio (Testudo k.a. g-oj), kies korpon kovras korneca k osta kiraso, en kiun la besto plejofte povas entiri la kapon, voston k membrojn: nomis la leporo moke la testudon pigra, lama K. ➞ testudsupo, testudŝelo.
2 ♜ Ŝirmo, konsistanta el ŝildoj dense etenditaj super la kapoj de aro da soldatoj dum la atako de fortikaĵo.
marĉa testudo. Emido.
testude. Kiel testudo, malrapide: bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide Z.
testudaĵo. Testudŝelo.
testuduloj. Ordo (Testudinata) de reptilioj, al kiu apartenas testudoj, kelonio k kareto k.a.
martestudo. Kelonio.