PIV 2026 · Artikolo 16505

2Venuso

Litero V

2 Venuso
1 MITO roma diino de beleco kaj amo. Sin. Venero.
2 BELA statuo aŭ pentraĵo prezentanta Venuson.
3 PRAH paleolitika statueto, kies virinaj apartaĵoj estas ofte troigitaj.
4 ASTR la dua planedo ekde la suno, inter Merkuro kaj la tero. ➞ matenstelo, vesperstelo.
➞ Afrodito 2.
Mediĉa Venuso antikva statuo de Venuso 1 en Florenco. ➞ Mediĉoj.