PIV · 16494
Vener/o
Vener/o. Venuso: (f) ŝi ĉiam estis juna Venero Z; la Medicea Venero Z (Mediĉa).
venera ⚕ (pp malsanoj) Komunikeblaj per seksa kuniĝo: venera kontaĝo; la venera koliero (ĉirkaŭkola sifilisa erupcio).
venerologio. Studo de la veneraj malsanoj, sifiliso, blenoragio, mola ŝankro, aidoso k.a.