← Reen al V

PIV · 16493

★venen/o

venen/o
Minerala, vegetaĵa aŭ animala substanco aŭ miksaĵo de substancoj, kapabla modifi, difekti k eĉ mortigi la vivantajn ĉelojn, histojn, organojn aŭ vivulojn: fosforo estas mortiga veneno B; la veneno de vomnukso konsistas el pluraj alkaloidoj; multaj venenoj estas etadoze uzataj kiel medikamentoj. tokso.
Likvo, sekreciata de iuj animaloj per speciala glanda aparato, inokulata per piko aŭ mordo k havanta tiujn samajn efikojn: la veneno de vipero, de araneulo; pereiga veneno de aspidoj X.
(f) Io tre malplaĉa, malagrabla: plena glaso da vino, sed kun guto da veneno Z; fiŝo sen vino estas veneno Z; troa festeno estas veneno Z.
venena
Enhavanta venenon: beroj venenaj X, venenaj fungoj.
(f) Danĝera kiel veneno: li estas tre venena kontraŭ mi Z; venenaj paroloj Z; venena influo.
veneni (tr) Agi per veneno, t.e.:
Meti venenon en ion: ili venenis la putojn Z; la vino, ho Hamleto! ĝi estis venenita! Z; mi venenus la oceanon, por ke ili trinku morton el ĉiuj fontoj! Z;
Sorbigi venenon, cele al mortigo: veneni rabian hundon B; kuradi kiel venenita muso Z;
(f) Malagrabligi, malfeliĉigi: donacon reprenu k mian vivon ne venenu Z; ĉi tiu batalado pri la pano tre venenis mian vivon Z; vi venenas mian maljunecon B; veneni la plezuron Z, la ĝuadon; polvo venenas la spiradon B; la interregnaj rilatoj estas venenataj de la problemo de la naciecoj; venenitaj ĝojoj Z.
venenado. Ago de iu, kiu venenas.
veneneca. Havanta la ecojn de veneno: maljuna, tre veneneca virino Z.
veneniĝo. Stato de iu, kiu estas venenita: falusamanita veneniĝo (Vd amanito).
venenimuna. Imuna kontraŭ veneno: denaska, akirita venenimuneco. mitridatizi.
antiveneno. Substanco efika kontraŭ veneno.
kontraŭveneno = antiveneno.
memvenenado, sinvenenado. Ago de iu, kiu mortigas sin mem per veneno.