← Reen al T

PIV · 15772

toks/o

toks/o Veneno, konsistanta el difinita kemia substanco: cianida acido, brucino, striknino estas toksoj. toksino, drogo.
toksa. De tokso, rilata al tokso: toksa sekrecio; toksa efiko de nikotino.
toksi (tr) Sorbigi tokson al histoj: homo toksita de funga tokso, de alkoholo.
toksado. Ago toksi: akuta, kronika toksado.
tokseco. Grado de toksopovo de substanco.
toksiĝi. Sorbi tokson (pp histo, organismo): plumba, alkohola toksiĝo; memtoksiĝo pro nefunkciado de la renoj.
toksiĝemulo. Toksomaniulo.
toksomanio. Kutima k ekscesa uzado, per ingesto aŭ injekto, de toksoj, pli speciale de drogoj, ekz. alkoholo, kokaino, morfino, nikotino, opiaj alkaloidoj: toksomanio estas ofte noca k estigas alkutimiĝon k psikan k/aŭ korpan dependecon.
toksomaniulo. Malsanulo trafita de toksomanio.
toksologo. Specialisto pri toksologio.
toksologio. Parto de medicino pri toksoj k iliaj efikoj al la organismoj.
antitokso. Substanco, kapabla senaktivigi tokson.
kontraŭtokso = antitokso.
sentoksigi. Per medicinaj rimedoj, liberigi iun je toksiĝo: sentoksigi opiofumanton, drinkemulon.
sentoksigado. Kuracado, destinita elimini la toksojn k ripari la kaŭzitajn perturbojn: sentoksigado estas ĝenerale praktikata en hospitalo.
teletokso Substanco, sekreciata de vivulo, k kiu je distanco toksas aliajn vivulojn aŭ inhibas ilian kreskadon.
teletoksado. Ago teletoksi: teletoksado de herboj fare de la teletoksoj de la radikoj de timiano, de la folioj de juglando.